Neraciismo

Neraciismo indikas, ĝenerale, intensiga substreko aŭ ekzaltigo de neracia trajtoj de la homa psiko kaj/aŭ de la homa pensado. La psikologia neraciismo havas regantan funkcion en la vivo de la psiko (Filozofio de la vivo, psikanalizon). Metafizika neraciismo asertas, implicite se ne eksplicite, la ekziston de iu Esto absolute neracia, nome neracia por ĉiu menso, eĉ ĝi subtenas ke la Esto mem, en ĝia esenca fundamento plej profunda, estas neracia, ĝin taksante tial, lastfine, kiel blinda volo aŭ vitala impulso (Schopenhauer, Nietzsche, E. von Hartmann) aŭ ĝin senigante je ĉiu pozitiva eco. La metafizika neraciismo estas neakordigebla kun la pura koncepto pri Dio.

Foje neraciistoj ne distingas la du pensfluojn kaj entuziasme ekzaltas instinkton, intuicion, imagopovon kaj la sentimenton, kiuj, foje ne estas taksataj neraciaj ĉe iuj filozofiaj sistemoj kiel en tiu de Aristotelo (Traktado pri pasioj de la animo) aŭ ĉe Spinozo (Ethica Ordine Geometrico Demonstrata): tiuj sistemoj konsideras intuicion fakulto super-racia kapabla alpaŝi la unuajn principojn kiuj estas la fundamento de la logiko. Tamen kutime en paralelaj sistemoj estas ekzaltata la blinda volo kiel privilegian instrumenton por la konokogno pri la realo dum la racio estas opiniata nesufiĉa por adekvate ekspliki la kompleksecon de la sperto.


Developed by StudentB